La Subigo de Anglujo

From The Arthur Conan Doyle Encyclopedia

La Subigo de Anglujo (The Subordination of England) is a translation in Esperanto of the Arthur Conan Doyle's short story Danger!. It was serialized in the Internacia bulteno (International Newsletter), a German periodical in Esperanto, between may 1915 and july 1916.


La Subigo de Anglujo


Taglibro de ŝipestro Sirius

I.

Estas mirige, ke Ia angloj, kiuj estas konataj kiel praktika nacio, neniam vidis la dankeron minacantan al ili. Dum jaroj ili elspezis preskaŭ ĉiujare cent milionojn por siaj armeo kaj ŝiparo. Eskadroj de „Dreadnought"-ŝipoi kostantaj po du milionoj forlasis la ŝipfarejon. Ili elspezis grandegajn sumojn por krozŝipoj, kaj la torpedoarmiloj kiel ankaŭ la submaraj eskadroj estis treege fortaj. Ankaŭ la aerŝiparo tute ne estis malforta, precipe en rilato al la hidroplanoj. Krom tio la armeo estis tre kapabla batali, malgraŭ sia limigita nombro, kaj ki estis la plej multekosta en Eŭropo. Sed kiam venis la tago de la elprovo, tiu ĉi impona forto ne utilis kaj tute ne bezonus ekzisti. Ĝia pereo ne povus fariki pli kompleta kaj pli rapida, se ĝi havus nur unu kirasan ŝipon aŭ unu regimenton. Kaj ĉio ĉi tio estas efektivigita de mi, ŝipestro John Sirius, membro de la ŝiparo de unu el la plej rnalgrandaj ŝtatoi de Eŭropo kaj komandanto de ok ŝipoj, kiuj entute kostis nur 1800 funtojn sterlingajn. Neniu povas rakonti la historion kun pli bona rajto ol mi.

Mi ne volas tedi vin per la disputo pri niaj koloniaj limoj, kiu pli akrikis per tio, ke ĝi kaŭzis la morton de du senditoj. Politiko estas afero de maroficiro. Mi aktivikis, post kiam la ultimato efektive estis transdonita. Admiralo Horli estis ordonita al la reko por raporto kaj petis mian akompanon, ĉar Ii hazarde sciis, ke mi havis kelkajn bonajn ideojn pri la malfortai punktoj de Anglujo kaj same kelkajn planojn, por tiri profiton el ili. Nur kvar personoj ĉeestis tiun ĉi konferencon: la rego, la ministro por eksteraj aferoj, admiralo Horli kaj mi. La limtempo donita per la ultimato finiĝis post 48 horoj.

Mi ne rompas la konfidon, dirante, ke la reko kaj ankaŭ la rninistro inklinis cedi. Ili ne vidis eblecon, kontraŭstari la potencegon de Granda Britio. La ministro verkis akceptaĵon de la britaj kondiĉoi, kiu kuŝis sur Ia tablo antaŭ la reko. Mi vidis Iarmojn de kolero kaj hurniligo sur liaj vangoj, kiam li levis sian kapon.

„Mi timas, via reka moŝto, ke ne ekzistas alia ebleco", diris la ministro, „nia ambasadoro en London kuste sendis ĉi tiun raporton, kiu montras, ke la publiko kaj la gazetaro interkonsentas pli bone ol iam. La ekscito kreskis ĝis ekstremo, precipe de post Ia nepripensita insulto al la flago. Ni devas cedi."

Malkoje la reko rigardis admiralon Horli. „El kio konsistas via efektiva iiiparo?" li demandis.

„El du batatlipoj, kvar krozŝipoi, du dek torpedoboatoj kaj ok submar-boatoi." La reko skuis la kapon. „Estus frenezeco kontraŭstari", li diris. „Kai tamen", diris la admiralo, „antaŭ ol via reka moŝto decidos, mi petas, aŭskultu ŝipestron Sirius, kiu havas tute precizan planon, por militi kontraŭ la angloj."

„Sensencajo", diris senpacience la relo. „Pro kia celo? Cu vi imagas, ke vi povas detrui militŝiparon kiel la anglan?"

„Via rega moŝto", mi respondis, „mi donas mian vivon kiel garantion, ke vi subigos la fieran Anglujon en unu monato, aŭ en ne pli ol ses semajnoj, se vi agos Iaŭ mia konsilo."

En mia voĉo estis certeco, kiu atentigis la regon.

„Ŝajnas, ke vi posedas memkonfidon, ŝipestro Sirius."

„Ciukaze mi rilate al la nuna afero estas certa pri ĝi, via reka moŝto."

„Kion vi do konsilus?"

„Mi konsilus, via reka moŝto, ke la tuta ŝiparo estos kunigata sub la fortikajoj de Blankenberg kaj ŝirmata kontraŭ atakoj per blokado de la haveno. Tie la ŝipoj povas resti ĝis la fino de la milito. Sed la ok sub-marboatojn via reĝa moŝto bonvolu meti sub mian komandon, por ke mi povu uzi ilin laŭ mia bontrovo."

„Vi volas ataki la anglajn batalŝipoin per submarboatoi?"

„Via reĝa moŝto, mi neniam alproksimius al angla bataiŝipo."

„Kaj kial ne?"

„Car ili povus difekti min."

„Ho, maristo kun timo !"

„Mia vivo apartenas al rnia patrujo, via reĝa moŝto, por mi ĝi estas nenio. Sed de tiuj ĉi ok boatoj dependas ĉio. Mi ne povus endankerigi ilin; nenio povus instigi min, uzi ilin en marbatalo." „Kion vi do volas fari?"

„Tion mi diros al via reĝa moŝto." Kaj mi diris ĝin. Duonan horon mi parolis. Mi parolis klare, precize kaj certece, ĉar kelkan solecan gardo-horon mi pasigis per tio, ke mi elpensis ĉiujn detalojn. Mi sciis ilin perfekte. La relo ne deturnis siajn rigardojn de mia vizako. La ministro sidis kvazaŭ ŝtonigite. „Cu vi estas konvinkita pri ĉio ĉi tio?"

„Nepre, via reka moŝto!"

La reko ekstaris.

„Ne sendu respondon je la ultimato", li diris. „Komuniku al la du anglaj parlamentoj, ke ni konservas nian vidpunkton eĉ konsiderante la dankeron. Admiralo Horli, vi plenurnos en ĉiu rilato tion, kion ŝipestro Sirius postulas por la efektivigo de sia entrepreno. Ŝipestro Sirius, la batalejo estas libera. Antaiien, faru kion vi diris! Via dankema reko scios rekompenci vin."

Mi ne bezonas tedi vin per rakontado pri la arankoi faritaj en Blankenberg, ĉar vi ja scias, ke la fortikajo kaj la tuta ŝiparo estis detruataj de la angloi en unu semajno post la milita deklaro. Mi limigas min je miaj propraj planoj, kiuj havis tiel gloran finrezultaton.

La reputacio de miaj ok submarboatoj - Alpha, Beta, Camma, Theta, Delta, Epsilon, jota kaj Kappa - tiom disvastikis en la mondo, ke oni komencis opinii, ke iliaj 'konstruoi aŭ efikoj estas io tute speciala. Tio ne estas ĝusta. Kvar el - Delta, Epsilon, Jota kaj Kappa - ja apartenis al la plej nova tipo, sed iti havis en la liparoj de ĉiuj grandŝtatoi kvankam ne superajn, tamen egalvalorajn kontraŭuloin. Alpha, Beta, Gamma kaj Theta tute ne estis novaj ŝipoi; ilia modelo estis ia malnova F-klaso de la britaj boatoj, kiuĵ subakvigite forpremas ok cent tunojn da akvo, kun pezoleai malinoi de 1600 ĉevalpovoi, kiuj donis al ili rapidecon de 18 nodoi sur la akvo kaj de 12 nodoj sube. Ilia longeco estis 186 futoj kaj la larkeco 24 futoj. lli havis agadradion de 4000 mejloj kaj povis resti sub la akvo 9 horojn. En la jaro 1915 ili estis rigardataj kiel plej nova akiraĵo, sed la kvar novaj boatoj superis ilin ĉiurilate. Ne parolante pri fakaj detalajoj, mi povas diri, ke ili entute montris progreson de 25 procentoj kompare al la malnovaj boatoj. Krom tio ili estis provizitai per diversaj helpmaŝinoi, kiuj mankis en la malnovaĵ boatoj. Laŭ mia iniciato ni posedis anstataŭ la ok tre grandaj babordaj torpedoj kiuj, pezante duonan tunon, havis 19 futojn de longeco kaj ŝargon de 200 funtoj da malseka pafkotono — tubojn por 18 torpedoj de apenaŭ duona grandeco. Mi intencis sendependigi min de mia bazo, kaj tamen mi bezonis bazon; tial mi tuj faris aranĝojn laŭ tiu rilato. Blankenberg-on mi ne estus elektinta. Kial mi devus eiekti iun havenon? Havenoj estus gardatai aŭ blokataj. Ciu loko konvenus por mi. Mi fine trovis malgrandan kampodomon, tute izolitan, en distanco de proksimume 5 mejloi de la plej proksima haveno. Tien mi sendigis sekrete dum la nokto oleon, anstataŭigain partojn, torpedoin, akumulatorbateriojn, rezervoperiskopojn kaj ĉion, kion mi estis bezo-nonta por riparado. La pura kampodomo de ekssukeraiisto estis la bazo, de kie mi agis kontraŭ Anglujo.

La boatoj kuŝis en Blankenberg, kaj tien ankaŭ mi iris. Oni laboris rapidege je la fortikajoi, ĉar oni bezonis nur rigardi maren, por esti instigata al novaj streĉadoj. La brita ŝiparo kolektikis. La limtempo de la ultimato ankoraŭ ne estis finikinta, sed estis klare, ke kune kun fino tuj sekvus bato. Kvar el la britai aeroplanoi, rondflugantaj en grandega alteco, observis niajn defendajn laborojn. De sur nia lumturo mi vidis sur la maro 30 batal-kai krozŝipojn, kun nombro da fiŝistvaporŝipoj, per kiuj la britoj traveturas la minregionojn. Kompreneble sur la akva veturvojo estis elmetitaj 200 minoj, duone estis kontaktminoj kaj duone minoi eksplodigeblaj de malproksime; sed la rezultato montris, ke ili ne sufiĉis por forteni la malamikon, ĉar post tri tagoj la urbo kaj ŝiparo estis rapide detruitaj.


...TBC...